Munkeno → ret-fotilo

Aŭtomata fotilo ĉe Marienplatz

La bildo sube maldekstre venas de aŭtomata fotilo ĉe la urbocentra placo Marienplatz. Ĝi fotas okcidenten al Marienplatz kaj la piedira strato Kaufingerstraße.

Aŭtomata fotilo de webcam.portalmuc.de dekstre: Nova urbodomo; fone la katedralo

La fotilo fotas proksimume okcidenten.
En la turo de la malnova urbodomo troviĝas la fotilo

La fotilo staras en la "Malnova Urbodomo", kiun montras la apuda bildo. La flava triangulo sur la ĉi-supra mapeto indikas ĝian situon kaj la direkton de ĝia vido, proksimume okcidenten (maldekstren), direkte al Marienplatz kaj la "Nova Urbodomo". Laŭ la urbaj retpaĝoj la fotilo faras bildon ĉiuminute, tamen foje la intervaloj ŝajnas esti pli longaj. La bildo sur tiu ĉi paĝo ne aŭtomate aktualiĝas.

La Nova Urbodomo dekstre sur la bildo estas la nuna sidejo de la urbestro kaj la urba parlamento. En ĝia turo estas kariljono kun moviĝantaj figuroj, kiu unu- aŭ dufoje tage prezentas muzikon kaj etan scenaron. Sur la placo staras la "Fiŝ-Fontano" (kun skulptaĵo de fiŝo) kaj la Maria Kolono, honora al la "patronino de Bavario". La placo estas senaŭta, same kiel la strato "Kaufingerstraße", kiu komenciĝas fone de la placo kaj kondukas (ŝanĝante sian nomon al "Neuhauser Straße") al la placo "Karlsplatz", unu kilometron okcidente. Ĝis la fino de la jaroj 1960-aj en tiu strato estis vigla aŭta trafiko, kaj la placo Karlsplatz estis nomata la plej trafik-riĉa placo de Eŭropo.

Alia ret-fotilo ĉe Marienplatz estas funkciigata de oktoberfest-tv.comekstera. Ĝi ofertas ankaŭ bildojn de la Terezia Herbejoekstera (Theresienwiese, loko de la Oktobra Festo).