Munkenopreĝejoj → S-ta Mikaelo (Berg am Laim)

Kirko de S-ta Mikaelo en Berg am Laim

Tiu baroka juvelo situas en kvartalo ''Berg am Laim'' (= monto cxe argilo) kaj principe estas tro impona por antaŭurba regiono, kiu ĉe la konstruo (ek de 1738) ankoraŭ konsiderinde distancis de tiama Munkeno.

La klarigo estas, ke la konstruinto, ĉefepiskopo Clemens August von Bayern de Kolonjo, deziris havi renoman kirkon por la ordeno "Frataro de S-ta Mikaelo" kaj verŝajne sentis certan rivalecon kun la regantoj en Munkeno. Por impresi li dungis renomajn fakulojn: Arkitekto estis Johann Michael Fischer (kies nomon portas la placo antaŭ la kirko), la stukaĵojn kaj la plafonajn pentraĵojn faris Johann Baptist Zummermann, la altarojn kreis Johann Baptist Straub.

La dutura fasado orientiĝas okcidenten, al la centro de Munkeno; estis planite, ke ĝi estu fina vido de kreota strato. Tiu tamen neniam efektiviĝis. Nun la tereno antaŭ la fasado estas parko, kies pliparto apartenas al instituto de la anĝelaj fraŭlinoj kaj ne estas publike alirebla.

La kirko atingeblas de la metroa stacio ''Josephsburg'' (suda elirejo) per kelkminuta promeno. La busa linio (137), kiu havis haltejon nomatan "St. Michael", estis nuligita en decembro 2004.

Cxe la kirko troviĝas memortabulo pri ''Else Rosenfeld'', kiu inter 1941 kaj 1943 estis mastruma gvidanto de kolekta barakaro por judoj. Ĝi portas ŝian citaĵon: "Kiom pli facilas esti inter tiuj, kiuj suferas maljustaĵon, ol inter tiuj, kiuj faras ĝin."

Oni ne konfuzu tiun barokan preĝejon kun la renesanca kirko de S-ta Mikaelo en la urbocentro (strato Neuhauser Str.).

Kirko de S-ta Mikaelo en Munkeno