Munkenopreĝejoj → Nia Sinjorino

Katedralo de Nia Sinjorino

La turoj de la katedraloj de Nia Sinjorino (Liebfrauenkirche) estas la rekonilo de Munkeno. Kiam oni eniras la urbon de okcidento tra Arnulfstraße, la turoj videblas jam el distanco de pluraj kilometroj. Nur de proksime ili ne estas bone videblaj, ĉar ĉirkaŭataj de aliaj konstruaĵoj. De la centra piedira strato Kaufingerstraße ili estas videblaj nur tra la malvasta strato Liebfrauenstraße:

Interese, la preĝejo de Nia Sinjorino devas dividi la honoron esti katedralo: Alia (kelkaj diras, la "vera") katedralo estas en la urbo Freising sur la Katedrala Monto, ĉar la episkopujo estas de "Munkeno kaj Freising", kaj Freising estas la pli tradicia urbo, kiu jam estis episkopa ĉe la fondo de Munkeno.