Munkenopreĝejoj → S-ta Spirito

Preĝejo de la Sankta Spirito (Hl. Geist)

En Munkeno troviĝas ankaŭ eksteraevangelia preĝejo konsekrita al la Sankta Spirito; sed pli granda kaj centra estas la katolika paroĥa preĝejo de la Sankta Spirito. Ĝi troviĝas nur kelkajn paŝojn de Marienplatz, malantaŭ la Malnova Urbodomo, inter strato Tal kaj la nutraĵa bazaro Viktualienmarkt.

La preĝejo estas ankaŭ inter la plej malnovaj de la urbo; ĝi ekzistis jam antaŭ la granda incendio de 1327, kaj la restaĵoj estis renovigitaj al trinava hala kirko. En la 18-a jarcento la preĝejo estis barokigita kaj fine de la 19-a jarcento pligrandigita, ricevante nov-barokan fasadon okcidentan (maldekstre en la bildo). Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵo estis serioze damaĝita; la rekonstruado daŭris ĝis la 1970-aj jaroj.