Munkenopreĝejoj → S-ta Kajetan

Kirko de S-ta Kajetano

La kirko de Sankta Kajetan/Gaetano (Theatinerkircheekstera, teatina preĝejo) estas specimeno de alta baroka kirk-konstruado. La preĝejo estis donacita al la Itala teatina ordeno de princino Henriette Adelaide de Savojo, edzino de la princo-elektisto Ferdinand Maria, danke pro la naskiĝo de la heredanto princo Max Emanuel. La planoj estis de la Bolonja arkiteko Barelli, kiu orientiĝis laŭ la teatina preĝejo S. Andrea della Valle en Romo. La konstruadon finis la Svisa konstruisto Enrico Zucalli. La internajn stukaĵojn kreis majstro Perti el Como. Ne mirige do, ke la konstruaĵo radias ekzotikan, precipe Italecan etoson.

La fasado estis poste refarita de la Belgaj artistoj François Cuvilliés patro kaj filo, kiuj multe aktivis en Munkeno kaj proksime. Pluraj anoj de la princa familio Wittelsbach estas entombigitaj en la preĝejo. Somere la tomba kelo estas vizitebla; ĝi troviĝas fone sub la dekstra navo.

Venante de Marienplatz laŭ Theatinerstraße oni maldekstre vidas la turojn de la kirko. Antaŭu atingi la placon Odeonsplatz ne eblas eskapi ilian majestecon, kiu superregas ĉiujn apudajn konstruaĵojn; ili estas nur kelkajn metrojn malpli altaj ol la turoj de la katedralo. Ankaŭ el apuda korto eblas nur parta vido de la komplekso.

De Odeonsplatz eblas iom pli kompleta vido: