Munkeno → turismo

Turismaj informoj

En Munkeno estas du turismaj informejoj: unu en la Ĉefa Stacidomo (Hauptbahnhof, adreso Bahnhofsplatz 2), vi trovas ĝin turniĝante dekstren ĝuste antaŭ eliri el la centra pordo. La alia estas en la Nova Urbodomo ĉe placo Marienplatz. Atentu ke la "Nova Urbodomo" aspektas ne moderna; ĝi jam aĝas pli ol 100 jarojn.

La turisma oficejo de la urbaj aŭtoritatoj estas atingebla per jena adreso:

Fremdenverkehrsamt München
Sendlinger Str. 1
80331 München
Germanio
telefono: +49-89-233 96 500
telekopio: +49-89-233 30 233

Tiuj informejoj helpas pri trovado de tranoktejoj kaj per aliaj informoj pri la urbo. Ekzistas eblo por rete mendi hotelĉambrojn.

La retpaĝoj de la urbo donas turismajn informojn en la lingvoj germana, angla, franca kaj itala. Bonvolu atenti, ke tiuj adresoj (de oktobro 2004) estas formalaj, ne enhavaj, kaj tial emas ŝanĝiĝi. Por certe trovi la turismajn informojn en la menciitaj lingvoj iru al la urba startpaĝo, klaku al la flag-simbolo (britia, francia, italia) kaj tiam elektu la rubrikon "turismo".

Urbomapoj estas troveblaj ekzemple ĉe