Tri homoj en restoracio mendas teon. Unu deziras teon kun citronsuko, unu kun lakto, kaj la tria petas, ke nepre la glaso estu pura. La kelnero alportas la glasojn kaj demandas: "Kiu petis puran glason?" % Patro riproĉas sian filon: "De kiam vi naskiĝis, vi neniam plezurigis panjon kaj min." La filo respondas: "Sed eble iam antaŭe, ĉu ne?" % La meteologia servo: Senprofeta asocio. % "Panjo, panjo! Paĉjo mordis min!" ‒ "Tiom da fojoj mi diris al vi, ke vi restu for de la kaĝo!" % Eĉ se vi ne tre bezonas la eksteran mondon, estas trankvilige scii, ke ĝi ekzistas. % Vi nun iradas tra malfacila transira periodo nomata "vivo". % Leĝo de Shirley: La pliparto de la homoj meritas sin reciproke. % Restu for de uraganoj dum iom da tempo. % Monda tago de ekologio: Savu arbon ‒ manĝu kastoron! % Ne permesu, ke stultulo kisu vin, aŭ ke kiso stultigu vin. % Ideo ne responsas pri la homoj, kiuj kredas je ĝi. % Leĝo de Hofstadter: Ĉiam necesas pli da tempo ol oni supozis, eĉ se oni konsideris la leĝon de Hofstadter. % Kiom da edzoj vi havis? ‒ Ĉu miajn, aŭ alies? % Dio ne mortis! Li vivas kaj aŭtografas bibliojn en la librovendejo. % Ĉu vi emas labori? Eksidu kaj atendu, tio pasos. % Knaboj post skriba ekzameno en lernejo: "Kion vi skribis?" ‒ "Mi lasis la folion malplena." ‒ "Ve, ankaŭ mi; do la instruisto supozos, ke unu el ni kopiis de la alia." % La vivo estas kvazaŭ analogio. % Estas pli facile peti pardonon ol permeson. % Trionon de miaj enspezoj mi elspezas por alkoholo, plian trionon por virinoj, la reston mi malŝparas por iuj stultaĵoj. % Malriĉeco kaj amo estas malfacile kaŝeblaj. % Ne kritiku, ke mankas inteligenteco al via edzino. Eble ĝuste tio malhelpis ŝin trovi edzon pli bonan ol vi. % Mi opinias, ke seksumado estas pli bona ol logiko, sed mi ne kapablas pruvi tion. % Virinoj mensogas pri sia aĝo, viroj pri sia salajro. % Via piedo malpurigos multajn landojn. % Inteligenta estro + inteligenta subulo = profito Inteligenta estro + malinteligenta subulo = produktado Malinteligenta estro + inteligenta subulo = rangoaltigo Malinteligenta estro + malinteligenta subulo = superhora laboro % Ni ne interesiĝas. Ni ne devas. Ni estas la telefonkompanio. % Ludoj ne estas instalitaj en tiu ĉi sistemo. % Kiam ĉiuj aliaj formoj de komunikado malsukcesis, provu per vortoj. % Kiam ĉio alia malsukcesis, legu la instrukciojn. % Se hodiaŭ estas la unua tago de la resto de la vivo, kio estis hieraŭ? % Patrina lakto ne nur estas plej utila por beboj, sed ankaŭ havas la plej ĉarman ujon. % La homoj mokas pri vi. % Justeco: decido favora al vi % Faru nenion, se ne nepre necesas, kaj se necesas, hezitu! % Rugbeo estas bonega rimedo por teni 30 frenezulojn for de la urbocentro. % Vivi estas tio, kion ni faras, kiam ni ne sukcesas dormi. % Pinta malicaĵo: Inviti blindulon al silenta filmo. % Vi havos longan kaj malagrablan diskuton kun via superulo. % En norda Afriko estas tiom da sablo, ke ĝi povus kovri tutan Saharon. % Ni informas niajn estimatajn klientojn, ke tiu ĉi butikego fermiĝis antaŭ dek minutoj. Ĝis revido morgaŭ! % Mono ne feliĉigas, sed permesas al vi malfeliĉi en mirindaj lokoj! % "Sinjoro direktoro, telefonis homo kun tri kapoj!" "Kion li diris?" "Ha lo! Ha lo! Ha lo!" % Prefere havi anarĥion ol esti tute sen registaro. % Ni bezonas anarĥion ‒ sed kun forta anarĥo! % Ne troigu la uzon de interpunkcioj!!!!!! % Metu pronomojn, precipe en longaj frazoj de dek aŭ pli da vortoj, laŭeble proksime al tiuj vortoj, al kiuj ili rilatas. % Marŝante sur ovoj oni ne saltu. % Ne pafu al la pianisto. Li faras ĉion, kion li kapablas. % Aŭtante ĉiam metu la sekurigan rimenon. Bona kapitano subakviĝas kun sia ŝipo. % Tago sen lumo estas kvazaŭ nokto. % π sekundoj estas, kun eraro de nur duona elcento, unu nano-jarcento. % Homo en dezerto portas kun si la pordon de aŭto ‒ por povi malfermi fenestron, kiam estas tro varme. % La amo havas la rajton esti malhonesta kaj mensoga ‒ se ĝi estas sincera. % Logike nekohera, semantike nekomprenebla kaj jure... neatakebla. % Se Dio volus, ke ni estu nudaj, ŝi igus, ke ni naskiĝu nudaj. % Se la elektra lumo ne estus inventita, ni devus televidi ĉe kandela lumo. % Mono estas pli bona ol malriĉeco, eĉ se nur pro ekononomiaj kialoj. % Vi ekscios morgaŭ. Iru hejmen kaj prepariĝu! % Ek, iom da plumbo neniam mortigis homon. % Pluvo kreskigas la plantojn kaj malaperigas la taksiojn. % Estas bona tago por pasigi la vesperon kun via familio. Tamen evitu kvereli kun la nova amanto de via edz(in)o. % Kiam viro staras rekte? Kiam li prenas bieron de alta breto. % Kion scias dek personoj, scias ankaŭ la malamiko. Kion cent personoj scias, scias ĉiu en la mondo. % Junulo: "Mi deziras la manon de via filino." Buĉisto: "Ĉu kun aŭ sen ostoj?" % Kiel oni scias, ke advokato mensogas? Li movas la lipojn. % Ne demandu min, kaj mi ne diros al vi mensogojn. % Kiam iu rakontas al vi siajn problemojn, neniam eldiru la vortojn "ankaŭ mi". La sola mildigilo de doloro estas ĝia eksterordinareco. % Soldatiĝu, vidu la mondon, renkontu interesajn homojn kaj mortigu ilin. % Uloj, vi ĈIUJ estis elektitaj FORLASI la planedon ene de 15 minutoj! % Kiam estas du solvoj, unu evidente ĝusta kaj unu evidente malĝusta, estas pli saĝe unue prezenti la malĝustan; tiel oni jam scias kiel ripari. % "Venu internen! Pluvas!" ‒ "Ne gravas; ankaŭ ĉi-ekstere pluvas." % Vivsperteco estas kvazaŭ kombilo por kalvulo. % Mia edzino foriris kun mia plej bona amiko. Li tre mankos al mi. % La programo diras "enmetu diskon 3", sed mi ne sukcesas enigi pli ol du. % La fino de la mondo proksimiĝas. Bonvolu elsaluti. % Gardu vin de la ulo malantaŭ vi. % "Pro mia tusado la kuracisto donis al mi drastan laksigilon!" "Kaj ĉu vi plu tusas?" "Mi ne kuraĝas." % Prefere neniam faru ajnan eraron. % Restu trankvila; ne utilas, ke ni ambaŭ histeriiĝu samtempe. % Kiu diras, ke mono ne povas aĉeti feliĉon, lernu elspezi ĝin pli bone. % Eĉ ne unu arbo estis forhakita por tiu ĉi mesaĝo. % Se vi pravas en naŭ kazoj el dek, kial zorgi pri la ceteraj tri elcentoj? % Kiu estas la ideala pezo de advokato? ‒ 2 kilogramoj, inkluzive de la urno. % Oni diros al vi morgaŭ. Iru hejmen kaj prepariĝu. % La studado de la ne-lineara fiziko estas kiel la studado de la ne-dikhaŭtula biologio. % Se la entropio grandiĝas, de kie ĝi venas? % S v skcss lg tn ĉ, v bl sts bn kmptl-prgrmst. % Pensu dufoje antaŭ paroli, sed ne diru diru la aferojn aferojn du du fojojn fojojn. % Vi edziĝos ene de jaro kaj eksedziĝos ene de du. % Por elŝalti la enŝaltitan komputilon tajpu "shutdown". Por enŝalti la elŝaltitan komputilon tajpu "startup". % Jen vi revenis ‒ ja estis tempo! % Edzoj vivas pli longe ol fraŭloj, sed ili pli facile pretas morti. % "Chef": Kuiristo, kiu blasfemas franclingve. % Hieraŭ estis tia nebulo, ke por rekoni min mi devis rigardi mian legitimilon. % Kiam la kliento ŝvitas, plifortigu la hejtilon. % Ridetu. Jen la dua plej bona afero farebla per la lipoj. % Plej bone estas tute ne esti naskita. Sed kiu havas tian bonŝancon? Unu el unu miliono, eble. % Vi iĝos viktimo de bizara ŝerco. % Multaj junaj geedzoj deziras idon, por ke la hundo havu ludkunulon. % Jen bona tago por dizerti malnovajn amikojn, kiuj bezonas helpon. % Kuracisto demandas flegiston: "Ĉu la paciento ŝvitis antaŭ morti?" ‒ "Jes." ‒ "Tio estas bona antaŭsigno." % Hodiaŭ estas bonega tago por havi malbonegan tagon. % Leĝo de Murfo: Se io povas fiaski, ĝi fiaskos. Korolarioj: 1 - Nenio estas tiom facila, kiom ĝi ŝajnas. 2 - Ĉio bezonas pli da tempo ol supozite. 3 - Se eblas, ke pluraj aferoj fiasku, unue fiaskos tiu, kiu kaŭzos plej da damaĝo. 4 - Se oni antaŭvidas kvar manierojn, laŭ kiuj io povas fiaski, kaj preventas ilin, tuj aperos kvina maniero. 5 - Sen observo kaj kontrolo la aferoj pli kaj pli malboniĝas. 6 - Oni ne povas ekfari ion sen antaŭe ekfari ion alian. 7 - Ĉiu solvo produktas novajn problemojn. 8 - La idiotoj ĉiam estas pli ruzaj ol la preventiloj, kiuj malhelpu ilin malutili. 9 - Kiom ajn bone kaŝita estas iu eraro, la naturo ĉiam sukcesos trovi ĝin. 10 - Panjo naturo ne estas putino. % ‒ Kiel mortigi bluan elefanton? ‒ Per blu-elefanta pafilo. ‒ Kiel mortigi ruĝan elefanton? ‒ Sufoku ĝin por igi ĝin blua, tiam uzu blu-elefantan pafilon. ‒ Kiel mortigi verdan elefanton? ‒ Hontigu ĝin por igi ĝin ruĝa, tiam sufoku ĝin por igi ĝin blua, tiam uzu blu-elefantan pafilon. ‒ Kiel mortigi flavan elefanton? ‒ Ne ekzistas flavaj elefantoj. % Vi renaskiĝos kiel bufo, kaj vi estos multe pli feliĉa. % Se vi vere volas virinon, al mi sufiĉus esti ŝi. % Vi estos elektita al pinta loko por plimultigo de laboro. % "Ĉesu ekzerci vin pri violono, aŭ mi freneziĝos!" "Sed, panjo, mi jam ĉesis antaŭ horo!" % La ses fazoj de projekto: (1) Entuziasmo. (2) Elreviĝo. (3) Malespero. (4) Serĉado de kulpulo. (5) Punado de senkulpulo. (6) Premiado de eksterulo. % Sekvu la konsilon de idioto. % Bona novaĵo! Post ĉirkaŭ ok semajnoj vi havos tute akcepteblan tagon. % Reguloj de Goldenstern: (1) Dungu advokaton riĉan. (2) Neniam aĉetu de vendisto riĉa. % Ĉu vi jam sciis ... ke 1000 eŭroj valoras tre malmulte, precipe kiam oni ne havas ilin? % Ni vivu! Ni amu! Ni dividu inter ni la plej profundajn sekretojn de niaj animoj! Komencu vi. % "Mia hundo estas tiom inteligenta, ke ĉiumatene ĝi portas al mi la ĵurnalon." "Sed tion faras multaj hundoj." "Jes, sed mi ne estas abonanto." % Hundo laŭte bojanta ne dormas. % Via astrologo laboras kiel astrologo, ĉar li ne sukcesis antaŭdiveni la venkajn numerojn de loterio. % Mia komplekso de malplivaloro ne egalas vian. % Ni ne havas malamikojn. Nu kelkaj el niaj amikoj provas kruele mortigi nin. % Eltrovu, kion vi faras malbone. Kaj neniam refaru ĝin! % Vi perdos vian nunan laboron kaj iĝos kolporta vendisto de majonezo. % Morton al ĉiuj fanatikuloj! % Vi havos longan kaj tedan vivon. % Kvankam mono ne feliĉigas, ĝi ja permesas elekti sian formon de malfeliĉeco. % Jen historio pri kvar homoj: Ĉiu, Iu, Iu ajn kaj Neniu. Necesis fari gravan laboron, kaj oni petis Ĉiun fari ĝin. Ĉiu estis certa, ke Iu faros ĝin. Iu ajn estus povinta fari ĝin, sed Neniu faris ĝin. Iu furioziĝis, ĉar ĝi estis tasko de Ĉiu. Ĉiu opiniis, ke Iu Ajn povus fari ĝin, sed Neniu konsciis, ke Ĉiu faros nenion. Fine Ĉiu kulpigis Iun, ĉar Neniu faris tion, kion Iu Ajn estus povinta fari. % Via pastro ofertos al vi je malalta prezo registraĵon de via lasta pekokonfeso. % Hodiaŭ vi venkos. Pugnobatalu kontraŭ kvarjarulo. % Multaj edzinoj envias siajn edzojn pro ties edzeca feliĉo. % Ni ne scias, kiu malkovris la akvon, sed certe ne estis fiŝo. % La esenca diferenco inter gazeto kaj televido estas, ke per gazeto eblas ĉirkaŭvolvi buterpanon. % Saĝulo diras: "Mi tion ne diris!" % Jen perfekta tago por purigi la plankon kaj fari aliajn ekscitaĵojn. % Kien ajn vi iras, tie vi estos, kiam vi alvenos. % Se vi ne konsentas, ke senperforteco estas grava, mi elbatos viajn dentojn. % Prevento de malsano estas pli bona ol kuraro. % Regulo de Barlach: Alkoholulo estas homo, kiu drinkas pli ol lia psikanalizisto. % Anonco al la dungitaro: Ni plu maldungos, ĝis altiĝos la labora moralo. % Skeleto en drinkejo mendas: "Unu bieron kaj unu viŝtukon!" % Se vi esprimos ion tiom klare, ke ne eblas miskompreni, iu miskomprenos. % Iri al preĝejo ne igas personon religia, kaj iri al lernejo ne igas lin instruita, tiom pli iri al aŭtoriparejo ne igas personon aŭto. % "Komence de mia kariero mi havis nur malplenan poŝon. Nun mi havas dek du milionojn." "Por kio utilas al vi tiom da malplenaj poŝoj?" % Mi preferas malfeliĉi kun vi ol kun aliaj. % Hundon oni povas posedi, sed katon eblas nur nutri. % Pri malsukceso de geedzeco ĉiam kulpas virino: la amatino aŭ la bopatrino. % Plej bona konsolo estas, ke la aĵoj, kiujn vi ne sukcesis atingi, ne estas vere havindaj. % La probablo, ke iu observas vin, estas rekte proporcia al la stulteco de tio, kion vi faras. % Kiu zorgos pri la mondo post via foriro? % Neniam fidu al mastruma sistemo, kies fonto-kodon vi ne posedas % La universo estas malfacile komprenebla, ĉar ekzistas nenio komparebla. % Ne eblas maldungi nin ‒ sklavojn oni nur vendas. % Mi dubas, do mi povus esti. % Nura mono ne malfeliĉigas. % Se oni prenus ĉiujn lernantojn, kiuj dormas dum la lecionoj, kaj kuŝigus ilin kap-al-piede, ili dormus multe pli bone. % Vintro estas la sezono, kiam ĉiu provas igi la domon tiom varma, kiom ĝi estis en somero, kiam li plendis pro troa varmo. % Eĉ la moderecon oni ne troigu. % Ĉu vi estas certa, ke vi ŝlosis la malantaŭan pordon? % La plej bona eco de maljuniĝo estas, ke ĝi daŭras longe. % Mi malrespektas monon, precipe etajn monerojn. % Kiam vi vidas lumon fine de la tunelo, esperu, ke ĝi ne estas lumo de trajno, kiu iras renkonte al vi. % Lundo estas terura maniero trapasi seponon de sia vivo. % Kiu estas la diferenco inter Dio kaj advokato? Dio ne opinias esti advokato. % S-ino Fortuno hodiaŭ portos al vi iom da enspezo. S-ino Amatino vespere forprenos ĝin. % Mi ne povas vivi sen via foresto. % Dum politika prezentado la preleganto invitas demandojn de la aŭskultantaro. Kruko diras: "Mi havas tri demandojn. Kie estas la greno, kiun ni rikoltis? Kie estas la lakto de niaj bovinoj? Kaj kie estas la ligno de la arboj, kiujn ni dehakis?" La preleganto notas la demandojn kaj promesas respondi ilin post semajno. Post semajno li denove prelegas kaj invitas demandojn. Anoncas sin Baniko kaj demandas: "Mi havas nur unu demandon: Kie estas Kruko?" % Estis alarma kresko de la nombro de aferoj, pri kiuj vi scias nenion. % Mi scias ĉion. Mi nur ne povas memori ĉion samtempe. % Klavaro ne trovita. Pensu F1 por daŭrigi. % Nur per maldungo eblas nuligi la kostojn de dungito. % Vi renaskiĝos kiel bufo, kaj vi estos multe pli feliĉa. % fortune: ne eblas malfermi /lib/games/fortunes % Plibonigu vian reputacion: ekloĝu en alia urbo sub alia nomo. % Neniu alia estas perfekta. % Hodiaŭ estas elstara tago por fari klarajn decidojn. Aŭ ĉu eble ne? % "Tiu ĉi medikamento ebligos al vi dormi dum tuta nokto ‒ se vi prenos ĝin ĉiun horon." % Vi havos vivon longan kaj ege tedan. % Politikisto estas persono, kiu prenas monon de la riĉuloj kaj voĉojn de la malriĉuloj por protekti ilin unujn kontraŭ la aliaj. % Ne diru grandajn mensogojn hodiaŭ. Malgrandaj povas esti same efikaj. % Tiu ĉi monato estos memorinda ‒ kiom ajn vi provos forgesi ĝin. % Listigu ĉion, kion vi ne scias bone fari. Kaj neniam refaru ĝin! % Sperto estas malbona instruisto. Ĝi donas unue la ekzamenon kaj poste la instruaĵon. % "Tempo estas mono", diris kelnero, kaj adiciis al la faktura sumo la daton. % Hodiaŭ vi havos elstaran okazon sukcesi, kaj vi ne rimarkos ĝin. % Ŝtatestro publike legas la malferman tekston de la olimpikoj: "O, O, O, O, O". Lia helpanto flustras al li: "La olimpikajn ringojn ne necesas laŭtlegi!" % Kelkaj operoj estus belegaj, se ne estus la kantistoj. % Multaj urboj suferas pro la problemo de kokaino: Ne estas sufiĉe da ĝi. % La homoj dividiĝas en tri kategoriojn: Tiuj, kiuj scias nombri, kaj tiuj, kiuj ne scias nombri. % Se mono ne povas aĉeti feliĉon, ĝi provu almenaŭ lui ĝin. % Kioma horo estas? ‒ Mi ne scias, tio daŭre ŝanĝiĝas... % Provu imiti viajn heroojn, sed ne tro multe. Precipe, se ili estas mortaj. % Mi kapablas tajppi 300 votronj en miunto! % Se ĉiujn salmojn kaptitajn en Kanado en unu jaro oni metus vost-al-kape en Saharon, la odoraĉo estus neeltenebla. % "Kiel oni nomas bumerangon, kiu ne revenas?" ‒ "Bastono." % Jen bonega tago por foruzi troan energion. Ŝtelu ion pezan! % Medikamento estas substanco, kiu, injektite al rato, produktas sciencan artikolon. % Homo kredas pri heredado, ĝis kiam lia filo ekkondutas kiel idioto. % Viruso: Kredo de senspertaj uzantoj, ke malica ekstera forto kaŭzas iliajn komputilajn erarojn. % Mia komputilo venkas min pri ŝako, sed mi ĝin venkas pri bokso. % Homo en drinkejo diras al alia: "Ĉesu drinki ‒ vi iĝas fuŝkontura!" % Kiu helpas al krimulo dum la krimo, nomiĝas komplico. Kiu helpas al krimulo post la krimo, nomiĝas advokato. % "Sinjoro kuracisto! Kiam mi fingrotuŝas mian ŝultron, doloras! Kiam mi tuŝas mian kapon, doloras! Kiam mi tuŝas mian ventron, doloras! Ĉie doloras!" ‒ "Klare, via fingro estas rompita!" % "Filino, via fianĉo estas abomeninda fiulo! Estos plezuro por mi esti lia bopatrino." % "Kelnero, necesas ankoraŭ iom rosti tiun ĉi kokidon; ĝi manĝas mian rizon." % "Kontraŭ via malvarmumo mi preskribis al vi glaseton da brando kaj varman banon. Ĉu vi obeis la preskribon?" ‒ "Mi volis, s-ro kuracisto, sed mi ne sukcesis tute eltrinki la varman banon." % ‒ "S-ro kuracisto! Hundo mordis mian fingron!" ‒ "Ĉu vi malinfektis ĝin?" ‒ "Ne; ĝi forkuris tro rapide." % Nun estas la morgaŭo, pri kiu vi timis hieraŭ. Kaj nun vi scias kial. % Bone. % Helpu teni la mondon pura; eble aliaj volos uzi ĝin. % Eble estas malĝentile paroli kun plena buŝo, sed ne multe pli bonas paroli kun malplena kapo. % Mi ŝatus koni la homon, kiu inventis seksumadon, kaj vidi, pri kio li nun laboras. % Estas tempo por semi kaj tempo por rikolti... ĵaŭdo taŭgus bonege. % Leĝo de Meskimen: Neniam sufiĉas la tempo por fari ion ĝuste, sed ĝi ĉiam sufiĉas por fari ĝin plian fojon. % "Kial mi ricevis nul poentojn?" ‒ Ĉar bedaŭrinde ne eblas doni malpli." % Se mi ŝparas tempon, kiam mi povos elpagigi ĝin? % Alimentaj pagoj kaj subaĉetoj konsumos grandan parton de via posedo. % Vi ekmemoros pri io, kion vi nepre devis ne forgesi. % Laŭ la nekrologoj la negravaj, ordinaraj personoj neniam mortas.