Se ignori kelkajn aktivadojn kiel laboranta studento kaj studenta helpanto, mia profesia vivo komenciĝis en majo 1980 en posteno kiel scienca kunlaboranto ĉe la Germana Federacia Altlernejo (nun Federacia Armea Universitato) en Neubiberg apud München. En 1982 mi transiris kiel scienca dungito al la Informadika Instituto (nun Fakultato pri Informadiko) de la TU München (Teknologia Universitato).
Inter 1990 kaj 2001 mi laboris kiel programisto por
SOFTWARE AG
(iam iXOS Software GmbH),
unue pri porklientaj projektoj,
poste, ankaŭ kiel grupestro,
en la evoluigo de programaj produktoj.
De 2001 mi laboras por Softlab GmbH (nun Cirquent GmbH).
| Julio–sept. 1973 | Industria staĝo (praktika laboro) ĉe Siemens, Johannesburg (RSA) |
| Aŭg.–sept. 1974 | Industria staĝo ĉe Wacker Chemitronic (Burghausen; nun Wacker Siltronic) |
| 1980–1982 | Scienca dungito ĉe la Altlernejo (nun Universitato) de la Federacia Armeo, Neubiberg |
| 1982–1984 | Scienca dungito ĉe la Instituto (nun Fakultato) pri Informadiko de TU München |
| 1984–1990 | portempa akademia konsilisto (ŝtatoficisto) ĉe la Fakultato pri Informatik de TUM |
| 1990–2001 | Programisto, poste grupestro ĉe IXOS SOFTWARE AG, Grasbrunn-Neukeferloh apud München |
| 2001– | Supera konsilisto ĉe Softlab GmbH, München |
| 1978–1982 prezidanto de Munkena Esperanto-Junularo en Kreisjugendring München-Stadt |
| De 1979 ekzamena komisaro de Germana Esperanto-Instituto |
| 1995– senatano kaj direktoro de la informofico de AIS |