Jen eta ludo:

Dekstre supre en la ludejo vi vidas (se via foliumilo kapablas plenumi programetojn en Java 1.0) 4 oble 4 kvadartetojn kun literoj. Trovu Esperanto-radikojn (sen finajxoj) aux senfinajxajn vortojn (ekz. prepoziciojn) kun minimume tri literoj, kiuj estas legeblaj laux iu "pado" en la kvadrato. Klaku la kvadratetojn por formi la vortojn, kaj fine klaku "Aldonu". Padoj rajtas iri horizontale, vertikale aux diagonale, sed ne rajtas transsalti kvadrateton kaj ne rajtas uzi la saman kvadrateton pli ol unufoje.

La trovitaj vortoj aperas en listo. La programeto havas propran vortaron, sed vi rajtas uzi aliajn vortojn, kiuj ne estas en tiu vortaro; tiuj vortoj aperos en dua listo. Tria listo post ludofino montras la netrovitajn vortojn. Bedauxrinde ankoraux ne funkcias la registrado de novaj vortoj.

Tiun ĉi ludon mi verkis antaŭ multaj jaroj en Java 1.0. Intertempe mi verkis multe pli modernan version, surbaze de la klasoj de SWING. Se via krozilo kapablas ruli tiun version, mi rekomendas ĝin;. Ĉi uzas verajn supersignojn kaj aspektas multe pli bele.

Havu plezuron!


Bedauxrinde sxajnas, ke via foliumilo ne kapablas pri Java 1.0 :-(
Ho jes, vi rajtas legi la Java-kodon, sed la komentoj ankoraux ne estas perfektaj. :-( Kaj estas ankaux Javadoc-dokumentoj pri la cxefaj klasoj Padoj kaj PadaKadro.
Auxtoro: Reinhard Fössmeier