60-a datreveno de la liberigo – kadra programo al la 60-a jartago de la libero en 2005

Tago Horo Kunvenejo Aranĝo
2005-04-26 18:30 Dachau, koncentreja memorejo Malfermo de la ekspozicio "Zoran Mužić". Desegnaĵoj de eksa malliberulo pri koncentrejaj ĉiutagaĵoj.
2005-04-28 18:00 Dachau, etendaĵo de Friedensstraße kaj monumento pri la morta marŝado Senvualigo de inform-tabulo ĉe fervojtrakaj restaĵoj pri transportoj de malliberuloj, memoro pri mortintoj
2005-04-28 19:00 Landsberg am Lech, urbodomo Memoriga aranĝo por postvivintoj de la koncentrejaj eksterejoj Landsberg/Kaufering
2005-04-29 14:30–19:00 demandu: Dachau2005@hotmail.com Germana-Franca Kolokvo
2005-04-30 9:00–18:00 demandu: Dachau2005@hotmail.com Germana-Franca Kolokvo
2005-04-30 13.00 urbo Gräfelfing Iniciato de la Würm-valaj komunumoj: Komenco de memorado pri la mortiga marŝo
2005-04-30 16.00 urbo Gräfelfing Fino de memorado pri la mortiga marŝo
2005-05-01 9:00 Dachau, koncentreja memorejo Evangelia, katolika kaj rus-ortodoksa diservoj; celebrataj respektive de episkopo Huber (estro de la centra konsilio de evangeliaj eklezioj en Germanio), kardinalo Friedrich Wetter kaj pastro Nikolaj Zabeliĉ (Николай Забелич).
2005-05-01 10:45 Dachau, koncentreja memorejo Memora aranĝo de la Internacia Komitato (Comité International de Dachau)
2005-05-01 12:30 Hebertshausen Memoriga aranĝo en la eksa SS-pafejo
2005-05-01 12:30 Dachau, Ludwig-Thoma-Domo Asocio de subtenantoj: tagmanĝo, renkonta tago
2005-05-05 10:30 Dachau, koncentreja memorejo, israela memorejo Memoriga aranĝo la la landa ligo de israelaj kultaj komunumoj en Bavario