Nov-konstruado de domo por vizitantoj
de la koncentreja memorejo Dachau

Priskribo de la projekto

vido de la planata vizitula centro

© Florian Nagler, Architekten

La koncentreja memorejo Dachau estas jare vizitata de ĉirkaŭ 700.000 personoj el la tuta mondo. Por tiu alta nombro da vizitantoj necesas serva oferto adekvata al la bezonoj de la vizitantoj. Krom provizi por la bazaj bezonoj necesas garantii adekvatan oferton de informoj pri la tereno. Tial planatas konstrui domon por vizitantoj, kiu havos jen kafejon kun manĝetoj kaj sufiĉaj necesejaj instalaĵoj, jen akceptejan kaj servan parton, kiu ofertas inform-giĉeton, librovendejon kaj giĉeton por eldoni aŭd-gvidilojn.

La situo de la vizitula domo

Okaze de la 60-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Dachau, fine de aprilo 2005, nova alirejo por vizitantoj de la memorejo estis malfermita: Dum ke la vizitantoj antaŭe venis oriente, laŭ strato Alte Römerstraße, sur la terenon, la enirejo al la memorejo nun estas tra la Jourhaus (enirdomo) je la okcidenta flanko, tiel ke oni eniras la eksan arestejon tra ĝia historia enirejo. La vizitanto tiel sekvas la "vojon de la arestitoj", kies vojo en la koncentrejon komenciĝis ĉe la Jourhaus, sola enirejo al la arestejo.

Laŭ la planoj de la pejzaĝaj arĥitektoj Latz & Partner estis kreita ampleksa piedirejo laŭlonge de la rivereto Würm, kiu ligas la parkejon kaj la haltejon de la urba buslinio al la memorejo. La vojo trairas inter la eksa arestejo kaj la tereno de la bavara kazerna polico, nun lokita sur la eksa loko de la komandejo kaj de SS. De tiu piedira vojo planatas dua vojo, sude de la polica tereno, direkte al okcidento, kiu gvidos al la urbocentro kaj la stacidomo de Dachau, direkte al strato "Straße der KZ-Opfer". Kie tiu vojo trafas la piedirejon, ekestu la nova vizitula domo (vidu grafikaĵon). La ejo distingiĝas per sia centra situo rilate al la menciitaj aliraj vojoj, sed aperas sufiĉa retirita de la historiaj konstruaĵoj.

La arĥitekturo

La nova vizitula domo harmoniu kun la kompleksa urbokonstrua situacio, kiu rezultas el la speciala topografio de la tereno kaj el ĝia historio: Celo estas, krei funkcian konstruaĵon, kiu modestas rilate al la historiaj kaj ekzistantaj konstruaĵoj kaj tamen taŭgas por la postuloj de la vizita trafiko de la koncentreja memorejo. Por la realigo de la projekto oni tial elektis la proponon de arĥitektaro Florian Nagler, kiu en sia desegno sukcesis konsideri la menciitajn dezirojn.

Galerio de bildoj

Bonvolu alklaki bildon por eniri la galerion. JavaScript devas funkcii en via krozilo.

bildeto: foto de la nova alirejo bildeto: plano de la memorejo bildeto: foto de la piediraj vojoj kaj de la ejo de la onta vizitula domo bildeto: Plano por la nova vititula domo bildeto: vido de oriento bildeto: vido de sudo bildeto: prezento de materialo bildeto: fote realisma prezento de la nova vizitula domo