Honora KZ-tombejo Dachau-Leitenberg

De la 28a de februaro 1945 ĝis la 27a de aprilo 1945 laŭ ordono de la komandejo de la koncentrejo Dachau estis kreitaj ok amastomboj en la Dachau-a kvartalo Etzenhausen. Eble, kelkaj eldiroj tion sugestas, eĉ jam en oktobro 1944 estis kreita la unua amastombo, ĉar pro manko de karbo ne plu eblis funkciigi la kremaciejojn.

Ĝis la liberigo je la 29a de aprilo 1945 tie pruveble estis entombigitaj 4.318 mortintaj malliberuloj. Pliaj 1.879 mortintaj malliberuloj kaj la la germanaj armeanoj mortintaj dum bataloj proksime de Dachau estis entombigitaj almenaŭ ĝis la 18a de majo 1945 en du pliaj amastombejoj.
Ĉiuj amastombejoj estis en la jaroj 1955 ĝis 1959 malfermitaj de la Franca Serĉada Servo pri Militviktimoj. Post fino de la eltombigoj la mortintoj identigitaj kiel Francaj civitanoj estis transportitaj en la hejmlandon -- ankaŭ Belgajn, Nederlandajn kaj Italajn mortintojn oni tiam reportis. La ceteraj mortintoj kune kun KZ-viktimoj el kelkaj eksigitaj KZ-tombejoj estis reentombigitaj sur la Leitenberg.

La eltombigaj protokoloj iĝis la bazo de tomboregistro: Laŭ la kalkuloj de la aŭtoritatoj en la KZ-tombejo Leitenberg estas entombigitaj sume 7.609 mortintoj, el kiuj nur 204 estas laŭnome konataj.

La honora tombejo estis inaŭgurita en decembro 1949; krom la tomboj ĝi enhavas okangulan, turmecan memorhalon por la KZ-viktimoj kaj ek de 1963 la Italan memorkapelon "Regina Pacis". En la jaro 1999 estis inaŭgurita memorŝtono por la Polaj viktimoj inter la mortintoj.

re plu