(Se via krozilo subtenas klakeblajn mapojn, klako sur la bildon aperigos tie ĉi priskribon de la klakita parto.)


Koncentreja Memorejo Dachau

Muzeo

La muzeon instalis la Comité International de Dachau (Internacia Komitato de Dachau) kun subteno de la Ŝtato Bavario.

Enireja halo

La nigra tabulo indikas la situon de la plej gravaj koncentrejoj de centra Eüropo kaj de iliaj ĉefaj filioj.

En Dachau estis malliberigitaj civitanoj de preskaü ĉiuj nacioj. La unuopaj landoj estas simbole reprezentataj per lignaj kolonoj.

Vestiblo

La dokumentaro "la antaühistorio de la Tria Regno" klarigas la historiajn premisojn, kiuj kondukis al la perforta nazia reĝimo.

Centra salono - unua parto

La ekspozicio komenciĝas per dokumentoj pri la tiel nomata "potencopreno" la 30-an de januaro 1933-a kaj de la paŝoj, kiuj ĝin sekvis. Prezentatas la estiĝo de la koncentrejo en Dachau je la 22-a de marto 1933-a, la enigo de la prizonuloj, ilia disdivido laü kategorioj, la vivo en la koncentrejo, la punoj, la laboro kaj la translokigo al aliaj koncentrejoj.

Fotoj kaj dokumentoj pri la SS (Schutz-Staffel - Protekta Eskadro) kondukas al tabulo "Dachau - alta lernejo por la SS en la koncentrejoj".

Aparta spaco estas dediĉita al la persekutado de la judoj dum la Tría Regno.

Malsanoj kaj medicinaj eksperimentoj en la prizonula hospitalo finas la unuan parton de la ekspozicio.

Centra salono - dua parto

Komence priskribo de fusilmortigadoj, transporto de invalidoj (mortigotaj en la gasĉambro de la kastelo Hartheim) kaj de la kremaciejo (barako X).

Sekvas la "fina solvo de la juda problemo", planita de la nazioj kaj plenumita per deportado de la eüropaj judoj en la ekstermejojn en la oriento. La liberigo de Dachau kaj de aliaj koncentrejoj konsistigas la finon de la ekspozicio.

La muzeo ne pretendas kompletan dokumentadon. Ĝi klopodas objektivan prezenton de la okazintaĵoj, en la koncentrejo de Dachau kaj aliaj koncentrejoj, surbaze de la ekzistanta materialo.


Mapo de la koncentrejo Dachau

Gvidilo

La unua nazia koncentrejo estis starigita la 22-an de marto 1933-a en eksa munici-fabriko, tuj apud Dachau. Politikaj kontraŭuloj de naziismo, judoj, klerikoj kaj la tiel nomataj "nedezirinduloj" tie estis izolitaj kiel malamikoj de la nazia reĝimo. En la jaro 1937 la koncentrejo, planita por 5000 homoj, montriĝis tro malgranda. La prizonuloj mem devis konstrui pli grandan barakaron, kiu estis preta en la jaro 1938. Laŭ la koncentreja registrejo estis pli ol 206000 prizonuloj dum la periodo 1933-1945, sen enkalkulo de la granda nombro da neregistritaj malliberuloj.

1 Ambaŭflanke de la Koncentreja Strato kun poploj, plantitaj de la prizonuloj, estis

2 po dek kvin loĝbarakoj (blokoj), du malsanulejaj barakoj (Krankenbau), unu vendejo, efektive ĉiam senvara, kaj unu laborbarako. Ĉiu loĝbarako estis dividita en kvar ĉambrarojn (Stuben). Ciu ĉambraro konsistis el vivĉambro kaj dormejo. Lavejo kaj necesejo estis komunaj al po du ĉambraroj. Ĉiu ĉambraro estis destinita por 52 deportitoj, do sume 208 por ĉiu barako.

Post la perforta ekspansio de la Tria Regno tra tuta Eŭropo en Dachau seninterrompe alvenis trajnoj plenaj je deportitoj el ĉiuj okupaciitaj landoj. La koncentrejo estis plenŝtopita. En unu barako devis loĝi ĝis 1600 prizonuloj.

La numeritaj fundamentoj ambaŭflanke de la Koncentreja Strato indikas la iamajn prizonulbarakojn, kiujn oni devis malkonstrui pro kadukeco.

3 Matene kaj vespere ĉiuj prizonuloj devis kolektiĝi, je ĉia vetero, sur la apela placo. Kiam iu prizonulo sukcesis eskapi, sekvis pun-apelo por ĉiuj aliaj, daŭranta almenaŭ unu nokton kaj unu duontagon.

4 La koncentrejo havis unu solan enirejon, la tiel nomatan Jourhaus. Meze de la pordego estis skribite "Arbeit macht frei" (laboro liberigas). Dekstre kaj maldekstre estis la gardoĉambroj de la SS, supre la administraj oficejoj.

5 En la Wirtschaftsgebäude (konstruaĵo por servoj, nun muzeo) estis la kuirejoj, la vesto-lavejo kaj -deponejo kaj la fifama "banejo", uzata de la SS por malhumanaj torturoj de la prizonuloj (pendigo ĉe paliso kaj vipado).

6 Tuj komence, dekstre de la Koncentreja Strato, estis la malsanulbarakoj (Revierbaracken). Post 1939, sekve de terura plimultiĝo de malsanoj kaj epidemioj, oni devis pligrandigi la malsanulejon de 2 barakoj al 13.

En barako 5 d-ro Rascher faris siajn eksperimentojn pri rezistkapablo al malalta aerpremo kaj al frosto, je sendefendaj prizonuloj. En la eksperimentejo pri malario, prof-ro Schilling arte infektis prizonulojn per malario. Al tiuj eksperimentoj, ofte mortigaj, apartenis ankaŭ biokemiaj esploroj.

7 La mortintejo estis ĉiam plenplena je kadavroj. Laŭ la dokumentoj de la Internacia Personserĉa Servo, en la koncentrejo Dachau mortis 31591 prizonuloj. Krome tie oni ekzekutis milojn da neregistritaj koncentrejanoj.

8 En la punbarakoj (Strafblöcke) prizonuloj estis izolitaj de la apudaj barakoj per pikdrato. Ili estis la tiel nomataj "recidivuloj" (liberigitaj kaj poste resenditaj al la koncentrejo), kaj tiuj destinitaj de la SS kaj Gestapo (sekreta ŝtata polico) al "severigita aresto".

En la bloko n-ro 26, la pastra bloko, loĝis kaptitaj klerikoj.

Vendejo (kantino)

6 Desinfektejo

7 Legom-ĝardeno

8 Fosaĵo flankata per pikdrato elektrita, kaj koncentreja muro, dumnokte intense lumigata.

9 Jam kiam iu suriris la herbejon ok metrojn antau la fosaĵo, sen averto pafis la SS-gardistoj sur la gardoturoj.

10 Koncentreja karcero (Bunker) situanta malantaŭ la servejo. En la korto de tiu konstruaĵo estis plenumataj la punoj (vipado, palis-torturo) kaj fusil-mortigadoj.

11 La mort-kvanto de la prizonuloj pliiĝis rapide. La kremaciejo konstruita en la jaro 1940 ekster la kerna koncentrejo ne plu sufiĉis. En la jaro 1942 oni devis konstrui pli grandan kremaciejon (barako X). Laŭ ordono de la centra administracio de la SS en Berlino, oni instalis en ĝi gasĉambron, kamuflitan kiel duŝejon, kiu tamen neniam estis uzata. La malliberuloj destinitaj al gasumado estis transportataj de Dachau al la kastelo Hartheim apud Linz (3166 deportitoj inter januaro 1942 kaj novembro 1944) kaj en aliajn ekstermejojn.

Preskaŭ 6000 rusaj militkaptitoj estis mortfusilitaj en la pafejo de la SS.

7500 civitanoj de ĉiuj eŭropaj nacioj, mortintaj tuj antaŭ la liberigo, estas entombigitaj sur la monteto Leitenberg.

La lastaj 1230 prizonuloj, mortintaj en la koncentrejo de Dachau, estas entombigitaj en Waldfriedhof (la tombejo de la urbo Dachau).

Katolika kapelo de la mortotimo de Kristo, konstruita en la jaro 1960.

Israela Memorejo, konstruita en la jaro 1965.

Protestanta preĝejo de la repaciĝo, konstruita en la jaro 1965.

Internacia admona monumento, konstruita en la jaro 1968.

Karmelana monaĥinejo, konstruita en la jaro 1964.

La rivereto Würm laŭiras unu flankon de la ejo.