Sklava laboro (35KB)
alklaku por pligrandigi
alklaku por pligrandigi

Sklavado en la koncentrejo

"Survoje al kaj de la laboro la homoj treniĝis, stumblis, kaj jen kaj jen iu eĉ falis. Dum la laboro la movoj iĝis pli kaj pli malsekuraj, el kelkies manoj falis la ilo -- en nia grupo tiaĵoj estis punitaj per fusilkolba bato. Estis ankaŭ iuj, kiuj falis de skafaldoj, portante ŝpalojn stumblis sur la reloj kaj falis sub la radojn de trajno."

(Ladislaus Ervin-Deutsch: Nachtschicht im Arbeitslager III in Kaufering (nokta alterno en laborejo 3 en Kaufering), Dachauer Hefte 2)

Antaŭ la milito la malliberuloj devis, krom en la mastrumado de la koncentrejo, labori en stratkonstruo, en gruzfosejoj kaj en la kultivado de marĉo. Dum la militaj jaroj ilia laborforto ekhavis pli kaj pli altan signifon por la Germana armada industrio. Ek de 1942 ekestis vasta reto da eksteraj laborejoj kaj eksteraj komandejoj, en kiuj laboris multe pli ol 30.000 malliberuloj preskaŭ ekskluzive por la Germana arma produktado.

Kiam aliancaj aeratakoj pli kaj pli endanĝerigis la Germanan aviadil-produktadon, la nacisocialistoj decidis transloki la produktadon de gravaj bataliloj, aviadiloj kaj raketoj en gigantajn subterajn fabrikojn. Por tio ili fondis interalie du grandajn koncentrejajn kompleksojn kiel filiojn de Dachau: Kaufering kaj Mühldorf.

En Mühldorf kaj precipe en la dek koncentrejoj de Kaufering ĉe Landsberg apud Lech vivis kaj laboris pli ol 30.000 malliberuloj sub mortigaj kondiĉoj. Temis plejparte pri judoj el Hungario, Pollando kaj Litovio.

re plu