Sinmortigo (25kB)
alklaku por pligrandigi
alklaku por pligrandigi

Sufero kaj morto de la malliberuloj

"Rheinhardt mortis lastan nokton. Mi volis lin vidi ankoraŭfoje, saluti lin lastan fojon, kaj iris serĉi lin, kiam li kuŝis en la strato antaŭ la kadavrejo - inter la aliaj cent kvindek mortintoj de la lasta nokto.
Li estis apenaŭ rekonebla, lia vizaĝo estis ŝvelinta kaj spasme tordita. Lia morto estas ne nur por ni, por liaj amikoj, tre akra bato kaj dolora perdo, [...] Kaj kio eble estas la plej malbona fronte al tiu morto, de la morto de ĉiuj niaj amikoj: Ni eĉ ne havas tie ĉi la tempon ... funebri pri ili."

(Nico Rost: Goethe in Dachau, p. 234)

Dum la milito la koncentrejo Dachau iĝis pli kaj pli ankaŭ ejo de amasa murdo: Tiel ek de oktobro 1941 pluraj miloj da sovetiaj militkaptitoj estis portataj al Dachau kaj tie mortpafitaj. Ankaŭ aliajn malliberulojn, de la Gestapo destinitajn al ekzekutado, oni transportis al Dachau kaj tie igis ekzekuti ilin.

Granda nombro da malliberuloj estis misuzita de SS-kuracistoj por medicinaj eksperimentoj; dum eksperimentoj pri malalta aerpremo, malalta temperaturo, malario kaj multaj alispecaj turmente mortis nekonata nombro da malliberuloj.

Per tiel nomataj transportoj de invalidoj ek de januaro 1942 pli ol 3.000 malliberuloj estis portitaj al la landa kuracejo kastelo Hartheim ĉe Linz kaj tie mortigitaj per venena gaso.

Krom la 30.000 registritaj mortintoj en la koncentrejo Dachau miloj da pliaj neregistritaj malliberuloj perdis sian vivon. Ili mortis pro malsato, malsanoj, elĉerpiĝo, humiligo, batoj, torturo; ili estis pafumitaj, pendumitaj, mortigitaj per injektoj.

re plu