Lageplan
 

La transportejo

En la transportejo okazis la eniga proceduro por arestuloj transportitaj al la koncentrejo Dachau, kiu signifis por la malliberuloj la perfortan perdon de ĉiuj personaj rajtoj, liberecoj kaj homa aŭtonomeco.

La ekspozicio montras la tiaman transportejon kun sia origina spac-divido. Laŭlonge de la kolona akso staris tabloj dividantaj la ejon en du partojn.

Je la fenestra flanko staris la altransportitaj arestuloj, tie ili devis komplete senvestiĝi. Malantaŭ la tabloj estis SS-anoj kaj arestuloj-funkciuloj, kiuj registris ĉiujn altransportitajn arestulojn kaj akceptis iliajn vestojn kaj personajn havaĵojn.

 
Pliaj informoj:



Prizonuloj antaŭ la komandejo



Eniga proceduro, Albert Theis