En la kvartalo "Au", transrivere de la centro, trifoje jare okazas granda kermeso sur la placo Mariahilfplatz. La placo nomiĝas laŭ la brika preĝejo, kiu staras sur ĝi ("Maria hilf" = Maria helpu). La kermesoj daŭras po naŭ tagojn, de sabato al dimanĉo:
| Maidult: | Unua semajno de majo |
| Jakobidult: | Komence de aŭgusto |
| Kirchweihdult: | ek de la mezo de oktobro |
La kermeso ofertas kelkajn amuz-veturilojn (karuselo ktp.), kompreneble standojn kun frandaĵoj, sed nelaste standojn de brokantistoj, kie oni trovas varojn malnovajn, uzitajn, eluzitajn kaj... foje historiajn raraĵojn, kiel oni diras.
Dum la kermesoj kvazaŭ ne eblas parkumi aŭtojn en la kvartalo. La apuda strato Falkenstraße estas fermita por traira trafiko, escepte de liniaj busoj. Sed eblas atingi la kermesejon per buso kaj tramo (haltejoj Mariahilfplatz kaj Schweigerstraße) aŭ per metroo (stacio Kolumbusplatz) kaj kelkminuta promenado. Eblas ankaŭ promeni de la S-stacio "Rosenheimer Platz", laŭlonge de la rivereto "Auer Mühlbach" (debranĉiĝu de "Rosenheimer Straße" al la strateto "Am Lilienberg"). Sude de Mariahilfplatz ne eblas sekvi la rivereton, ĉar tie ĝi trafluas privatan terenon.