Munkeno →
festoj
Festoj en Munkeno
En granda urbo kia Munkeno daŭre okazas iuj festoj,
festivaloj, ceremonioj, kermesoj ktp.
Tie ĉi eblas doni nur etan elekton de regule okazantaj aranĝoj.
- La Oktoberfest
(oktobra festo), eble la plej konata, certe la plej granda
festo de la urbo.
- La Auer Dult,
jare trifoja kermeso.
- Tollwood (vojkotiza arbaro), kultura festivalo, kiu informas
ĉe www.tollwood.com.
- Superrigardon pri aktualaj koncertoj kaj similaj aranĝoj donas
la urbaj
retpaĝoj.
- Dum la antaŭkristnaska decembro plurloke en la urbo okazas
subĉielaj "kristnaskaj bazaroj".
La plej konata okazas sur Marienplatz kaj en apuda
Kaufingerstraße;
ĝi informas rete ĉe
www.christkindlmarkt-marienplatz.de.
Sed pluraj kvartaloj aranĝas siajn proprajn bazarojn,
kie aĉeteblas bakaĵoj, varmaj trinkaĵoj,
kristnaskaj ornamaĵoj kaj donacetoj.