Munkenofestoj → Oktobra Festo (Oktoberfest)

La "Oktoberfest" (Oktobra Festo)

Ĝi estas laŭdire la plej granda kermeso de la mondo. Dum ĝiaj du semajnoj vizitas ĝin inter kvin kaj ses milionoj da homoj, tio estas kvaroblo de la loĝantaro de Munkeno. Kvankam ĝi estas fama interalie pro la biero tie verŝata kaj trinkata, ĉiu el la gastoj trinkas mezume malpli ol unu litron. Sed kompreneble inter la vizitantoj estas infanoj, kiuj malaltigas la mezuman konsumon.

Se ĝi nomiĝas "oktobra festo", ĝi certe okazas en oktobro? Nu jes, tio estas tradicio, ĉar je la 12a de oktobro 1810 la Bavara kronprinco Ludwig (Ludoviko, poste reĝo Ludoviko la Unua) kaj princino Therese von Sachsen-Hildburgshausen festis sian geedziĝon interalie per ĉevala vetkurado sur granda herbejo sud-okcidente de Munkeno; tiu herbejo poste estis nomita "Theresienwiese" (Terezia Herbejo), kaj sur ĝi ankoraŭ nun okazas la oktobra festo. Sed ĉar oktobra vetero en Munkeno foje portas jam iom aŭtunecajn temperaturojn, oni okazigas la feston tiel, ke la plejparto trafas en septembron: La unua semajnfino de oktobro estas la fino de la festo. Escepto estas nur, se la 3-a de oktobro (nacia festo de Germanio) estas lundo aŭ mardo (tiam oni plilongigas la feston ĝis tiu tago) aŭ dimanĉo (tiam oni aldonas la sekvan lundon).

Pretere, la edzeco de Ludwig kaj Therese, verŝajne iom diplomatia kiel multaj nobelaj edzecoj tiutempaj, ne estis ege feliĉa; Ludoviko tre interesiĝis pri aliaj virinoj. Eble tiom pli gaja estas nun la etoso dum la festo...

Kio pri la famaj kruĉoj? Jes, en la Oktobra Festo oni trinkas el unulitraj kruĉoj, kaj en la loka dialekto oni nomas ilin "Mass". Tio devenas de la Germana vorto "Maß", kiu signifas "mezuro". Teorie en la kruĉo devus esti tuta litro da biero, sen kalkuli ŝaŭmon, por kiu disponeblas proksimume pliaj 300 cm³. Se mankas biero, vi havas la rajton postuli aldonon, se vi ne timas kelkajn krudajn vortojn de la kelneroj... Pretere, kelkaj vizitantoj "sporte" provas ŝtele kunporti sian bierkruĉon el la tendo. Tio ne indas: Estas tute ordinaraj vitraj kruĉoj (de 1892, antaŭe argilaj kruĉoj), por kelkaj eŭroj honeste akireblaj.

Dum la festo kolektiĝas la plej modernaj kaj renomaj amuz-veturiloj, karuseloj kaj tiel plu, sed precipe la ses plej grandaj bierfarejoj de Munkeno verŝas bieron en dek du tendegoj:

Nomo de la tendoBierfarejo
Armbrustschützen-FesthalleSpaten
Augustiner-Festhalle Augustiner
Bräurosl Hacker-Pschorr
Fischer-Vroni Augustiner
Hackerbräu-Festhalle Hacker-Pschorr
Hippodrom Spaten
Hofbräu-Festzelt Hofbräu
Löwenbrä-festhalle Löwenbräu
Ochsenbraterei Spaten
Schottenhamel Spaten
Schützen-Festhalle Franziskaner
Winzerer-Fähndl Paulaner

Krome estas du vin-tendegoj, kaj oni verŝas ankaŭ sen-alkoholan bieron. Kvankam por "la festo" oni faras bieron speciale fortan, jam de multaj jaroj oni ne plu verŝas ĝin sur la "herbejo", ĉar normala trinkanto ne eltenas ĝin dum tuta vespero, Por malhelpi troan "ĝuadon", la tendegoj fermiĝas je la 23a horo, kaj je la 22:30 oni vendas la lastan bieron. Tamen la etoso ordinare estas elstara, kaj dum la lastaj jaroj foje jam je tagmezo necesis bloki plian aliron al la tendegoj pro troa okupo. Eĉ okazis, ke la Munkena ĉef-urbestro petis la lokanojn, eviti la feston je la lasta semajnfino, kvankam tio kaŭzis akrajn protestojn.

Se vi volas veturi al la festo, nepre uzu publikajn veturilojn. La malmultaj park-lokoj ĉirkaŭ la festejo estas komplete okupitaj per italaj loĝ-veturiloj. La etro-stacio plej proksima al la festejo estas "Theresienwiese" (linioj U4 kaj U5), sed dum la festo la trajnoj estas ofte plenegaj. Se vi alveturas per S-trajno (S-Bahn), estas konsilinde eliri ĉe stacio Hackerbrücke" kaj de tie fari kvaronhoran promenadon; vi ja povus ŝanĝi al la metroo ĉe stacio "Karlsplatz", sed eble devus batali pri loko en la trajno. Se vi venas per la metroaj linioj U3 aŭ U6, prefere iru al la stacio "Goetheplatz" kaj de tie promenu kelkajn minutojn al la festejo (sur senaŭtaj stratoj). Jena mapo montras la publik-trafikajn haltejojn ĉirkaŭ "la Herbejo" ("U" markas metroajn, "S" fervojajn haltejojn):

La stacioj Hackerbrücke kaj Goetheplatz estas proksimaj al la festejo.

La festo malfermiĝas sabate per festa procesio, kiu eniras la herbejon tra la placo "Esperanto-Platz". Pretere (ĉu mirinde?), estas multege da anekdotoj pri "la Herbejo". La tendego "Schottenhamel" asertas, ke juna Albert Einstein tie laboris kiel elektrikisto (lia onklo posedis proksiman maŝin-laborejon). Kaj kvankam "Fischer" estas ordinara Germana familia nomo, la tendego "Fischer-Vroni" havas sian nomon de la tie vendataj rostitaj fiŝoj (Germane: Fisch). En Schottenhamel tradicie malŝtopas la unuan barelon la ĉefurbestro kaj poste solene anoncas "ozapft is" ("ocapft is", Bavare: "estas malŝtopite"). Tio estas grava ceremonio, enkondukita de urbestro Thomas Wimmer en 1950, kaj ĉar la nuna urbestro, Christian Ude, estas maldekstramana, necesis rearanĝi la tutan ceremonion, por havigi al fotistoj bonan vidon. Certe estas, ke la festo influis la lingvon: La anonc-parolado de la "iluzi-teatro Schichtl" [ŝiĥtl] eniris la ĉiutagan lingvaĵon, kaj de jardekoj Bavaroj, komencantaj gravan aferon, diras "Auf geht 's beim Schichtl!".

3 batoj 18.9.2004 C Ude