Munkeno → historio

Iom da historio

1158 Henriko la Leono (Heinrich der Löwe) fondas la bazarejon München (je la 14a de junio). La kaŭzo de la fondo estis ekonomia: La episkopo de Freising havis grandajn enspezojn per kotizoj pro la sal-komerco tra la sola tiuregiona ponto trans la riveron Isar, en la apuda komunumo Föhring. Per konstruado de dua ponto en München (kaj detruado de la konkurenca ponto) Henriko alproprigis al si tiujn enspezojn.
1175 Konstruado de la unuaj fortikaĵoj.
1214 Unua dokumenta mencio de Munkeno kiel "urbo".
1632 Dum la Tridekjara Milito Svedaj trupoj okupas la urbon.
1806 Munkeno iĝas ĉefurbo de la reĝlando Bavario, sub reĝo Maximilian Joseph I (nask. 1756, reĝo 1806–1825).
1810 Kronprinco Ludwig kaj Therese von Sachsen-Hildburgshausen festas sian geedziĝon interalie per ĉevala vetkurado sur la posta Theresienwiese (herbejo de Terezio). El tio ekestas la tradicia de la nun ĉiujara "oktobra festo" (Oktoberfest).
1826 La universitato de Landshut estas translokita al Munkeno.
1868 Reĝo Ludwig II fondas la Munkenan Politeknikon (Technische Hochschule, TH).
1896 Ekaperas la revuo "Die Jugend" (= la junularo), laŭ kiu la germana vorto por "secesia stilo" iĝas Jugendstil.
1901 Munkeno havas duonan milionon da loĝantoj.
1906 Fondado de la "Deutsches Museum für Naturwissenschaft und Technik" (Germana Muzeo pri Naturscienco kaj Tekniko) sur la muzea insulo en la rivero Isar. Ĝi malfermiĝis nur en 1925.
1918 Je la 7a de novembro Kurt Eisner proklamas Bavarion respubliko.
1919 Kurt Eisner estas murdita sub cirkonstancoj ne tute klarigitaj.
1935–1945 Sub la nazia regado Munkeno havas la titolon "Hauptstadt der Bewegung" = "ĉefurbo de la (nazia) movado".
1938 Je la 29a de septembro la politikistoj Chamberlain (UK), Daladier (FR), Hitler (DE) kaj Mussolini (IT) interkonsentas pri la "Münchner Abkommen" (traktato de Munkeno).
1939 Georg Elser malsukcesas pri atenco al la vivo de Adolf Hitler en la gastejo "Bürgerbräukeller" (8a de novembro).
1934 La gefratoj Sophie kaj Hans Scholl estas ekzekutitaj pro protestoj kontraŭ la nazia reĝimo.
1945 La usona armeo okupas la duone detruitan urbon.
1972 La urbocentraj stratoj Kaufingerstraße" kaj Neuhauser Straße iĝas piediraj, por tiel eviti la subfalon de la aŭtomobiltrafiko kaj altigi la vivokvaliton en la centro.
1972 La 20aj modernaj Olimpikoj okazas en Munkeno. La ideo okazigi "serenajn ludojn" fiaskas, kiam teroristoj atakas kaj mortigas la israelan teamon.
1992 La urba flughaveno translokiĝas de Riem al marĉa regiono inter Erding kaj Freising.
1992 Rearanĝo de la munkenaj kvartaloj malgrandigas ilian nombron de 41 al 25.
1996 La loĝantaro plebiscite per 50,7 % kontraŭ 49,3 % postulas la konstruadon de tri vojaj tuneloj (por la "Meza Ringo"), kiuj kostos du miliardojn da markoj.
1998 Sur la tereno de la iama flughaveno en Riem estas malfermita nova foirejo, post kiam la urbocentra foirejo, proksima al Theresienwiese, iĝis tro malgranda.
2001 La loĝantaro per plebiscito akceptas la konstruadon de nova stadiono, kvankam la instalo de la necesa infrastrukturo kostas plurajn cent milionojn da markoj.

La blazono de Munkeno montras monaĥon en nigra vesto kun ora rando kaj kun ruĝaj ŝuoj. Li tenas ruĝan libron kaj ĵure levas manon.