Munkeno → situo

Situo de Munkeno

La centra placo de Munkeno, Marienplatz, situas je 11,575° (11° 34' 28") de orienta longitudo kaj 48,137° (48° 8' 23") de norda latitudo. Ĝi do situas proksimume sur la sama latituo kiel Brest, Parizo, Strasburgo, Linz, Vieno, Bratislavo, Budapeŝto, Volgogrado, Ulan Bator, Ĥabarovsk kaj Seattle, kaj sur la sama longitudo kiel Prins Karls Forland, Oslo, Göteborg (Gotenburgo), Kopenhago, Rostock, Magdeburg, Halle, Nurenbergo, Innsbruck, Venecio, Florenco, Jaundo kaj Pointe-Noire. La plej longa enurba distanco nord-suda estas 20,9 km, tiu okcident-orienta 26,8 km. Tio respondas al proksimume 0,19 latitudaj kaj 0,37 longitudaj gradoj.

Munkeno havas areon de ĉ. 310 km². Ĝia mezuma alteco super marnivelo estas 530 m, per kio ĝi estas la plej alta grand-urbo de Germanio. Malgraŭ tiu alteco Munkeno distancas de la Alpoj je pli ol 50 km. Por komparo: La urbo Bozen, kiu situas meze en la Alpoj, altas nur 200 metrojn. La ebenaĵo, sur kiu situas la urbo, ("Antaŭ-Alpa Ebenaĵo", Alpenvorland) ekestis per glaciepokaj moviĝoj de glaĉeroj, kiuj ebenigis la grundon, sed ankaŭ jen kaj jen deponis montetojn (morenojn).

Munkeno situas en suda Bavario ĉe la Isar.

La plej malalta loko de Munkeno (482 metroj) ne estas la elfluejo de la Isar el la urbo, sed situas iom okcidente ĉe Feldmoching. Same la plej alta loko ne estas sur iu rimarkinda monteto, sed ĉe Warnberg en la plej suda kvartalo Solln. La plej alta artefarita punkto kompreneble estas la pinto de la televida turo (Olympiaturm), kiu atingas 290 m super la grundnivelo. La turoj de la katedralo de Nia Sinjorino estas "nur" 99 m resp. 98 m altaj.

La riveroj

Munkenon trafluas du riveroj: urbocentre la Isar [izar] kaj okcidente la malpli granda Würm [virm]. Ŝiptrafiko sur ambaŭ ne estas.

La rivero Isar

La rivero enfluas la urbon sude, kune kun kanalo, kiu urbe reunuiĝas kun la rivero. Urbocentre ĝi formas la du insulojn "Museumsinsel" kaj "Praterinsel", kiuj faciligis la transiron kaj tiel kontribuis al la fondo de la urbo. Norde de la urbocentro la maldekstra bordo estas sendoma parko ("Englischer Garten"). Ĉirkaŭ tri kilometrojn norde de la centro estas akvobaraĵo, kiu disbranĉigas alian kanalon.

La enurba longeco de la rivero estas 13,7 km. Ĉe la suda urborando ambaŭ bordoj de la rivero estas altaj; tie troviĝas la plej alta ponto "Großhesseloher Brücke".

La riveron Isar enurbe transiras dek du pontoj aŭtaj, tri fervojaj kaj ses piediraj; krome estas du metroaj kaj unu fervoja tunelo sub la rivero. Jen la transirejoj, listigitaj (pro geografiaj kutimoj) de nordo al sudo, do kontraŭe al la fludirekto:

Rivero Würm

La rivero Würmekstera forkondukas la akvon de la lago "Starnberger See", nomata ankaŭ Würmsee. Ĝi enfluas la urbon okcidente en la kvartalo Planegg, trafluas la kvartalojn Pasing kaj Untermenzing kaj forlasas la urbon ĉe Karlsfeld. En Pasing ĝi devas doni iom da akvo al kanalo, kiu akvumas la kastelon Nymphenburg, kaj urbolime al alia kanalo kondukanta al kastelo Schleißheim.

Loĝantaro

Munkeno havas proksimume 1,26 milionojn da loĝantoj. Preskaŭ 300.000 el ili (23 %) estas eksterlandanoj.


Vidu ankaŭ la informojn pri la trafiko al kaj de Munkeno.