Munkeno → trafiko

Trafiko al kaj en Munkeno

Munkeno situas en suda Bavario (la aree plej granda provinco de Germanio) kaj estas el ĉiuj direktoj bone atingebla.

Mallongdistanca trafiko

Pri la mallongdistanca trafiko en kaj ĉirkaŭ Munkeno ekzistas aparta priskribo.

Kiel atingi Munkenon

Aŭta trafiko

Al Munkeno kondukas sep plurkoridoraj aŭtovojoj, numerataj kun uzo de la litero "A" (= Autobahn). Ĉiuj estas samtempe longdistancaj Eŭropaj stratoj, signitaj per la litero "E":

Ne estas hazardo, ke Munkeno ne havas aŭtovojon rekte al la sudo. Tie la Alpoj baras la vojon, kaj troviĝas nur kvar trairejoj tra la "Nordaj Kalkaj Alpoj": La valo de la rivero Inn (tra kiu iras aŭtovojo A93/A8) kaj la pasejoj "Achenpass" (ne tre signifa), "Zirler Berg" kaj "Fernpass", atingeblaj per A95. Ĉar la valo de la rivero Inn proponas la plej komfortan trairon, plej multe da trafiko alsuda iras tra ĝi.

Por trairi la Centrajn Alpojn ekzistas nur du vojoj vere signifaj por Munkeno: La pasejo "Brenner" (Brenero) por iri al Italio kaj la Felbertauern-tunelo por iri al orienta Italio kaj Slovenio. La vojo al la dua iras tra la Inn-valo, por atingi la unuan krome uzeblas Fernpass kaj Zirler Berg.

La aŭtovojoj venantaj al Munkeno estas ligitaj ekster la urbo per la "Ekstera Ringo" A99 (Äußerer Ring), kiu tamen ne formas kompletan ringon, sed ja ligas norde kaj oriente la plej gravajn vojojn. Krome ekzistas la enurba "Meza Ringo" (Mittlerer Ring), kiun atingas la aŭtovojoj A96, A9, A94, A8 kaj A95. Ene de tiu ringo ne ekzistas aŭtovojoj.

Fervoja trafiko

Same kiel sep aŭtovojoj atingas Munkenon, estas sep longdistancaj fervojaj linioj, kiuj ligas la urbon al aliaj regionoj. Munkeno do formas "trafikan stelon", de kiu radie eliras multaj ligoj. Tio venas de la politiko de la bavara ministro von Montgelas (1759-1838), kiu organizis Bavarion centrisme ĉirkaŭ Munkeno, laŭ la franca modelo. La longdistancaj fervojoj linioj de/al Munkeno venas:

Ekzistas linio el la sudo, de Holzkirchen, sed ĝi havas nur regionan signifon.

Aviado

De 1992 la flughavenoekstera de Munkeno (IATA-kodo: MUC) estas norde de la urbo en la Erdinger Moos (marĉo de Erding), inter la urboj Erding kaj Freising. Ĝi estas laŭ la trafiko la dua plej grava flughaveno en Germanio kaj havas internaciajn ligojn al dekoj da landoj.

La flughaveno distancas de la urbo je ĉ. 30 km kaj estas atingebla per la aŭtovojo A92 kaj la fervojaj linioj S1 (okcidente) kaj S8 (oriente). Krome estas buslinioj al la flughaveno de Munkeno kaj Freising ĉiujn 20 minutojn kaj al aliaj urboj kun pli longaj intervaloj. La veturtempo inter flughaveno kaj centra stacidomo estas iom pli ol 30 minutoj.

En 2004 veturado de la urbocentro al la flughaveno kostas proksimume € 56,00 (laŭ www.taxi-muenchen.deekstera). Veturado per trajno kostas € 8,80 (2006-01-01), kun stria bileto € 8,00. Kiu samtage faras pliajn veturadojn, profitas per uzo de tut-taga bileto (€ 9,00).

Longdistancaj aŭtobusoj

Longdistancaj aŭtobusoj trafikas precipe eksterlanden, pro la relative bonaj fervojaj konektoj enlandaj. La busoj haltas plejparte ĉe la metroa stacio Fröttmaning (linio U6) en la nordo de la urbo, parte ankaŭ ĉe Arnulfstraße proksime de la Centra Stacidomo.

Informoj estas disponeblaj plusloke en la reto, ekzemple ĉe eurolines.frekstera.

Ŝipa trafiko

Kvankam Munkenon trafluas la rivero Isar, ŝiptrafiko ne havas signifon, escepte de turismaj flosaj ekskursojekstera someraj.