Munkeno →
trafiko →
publika trafiko
Publika trafiko en Munkeno
La publika trafiko en Munkeno baziĝas precipe sur kvin trafikiloj:
-
Taksioj; ekzistas en Munkeno relative multe da ili,
tiel ke la taksiistoj pro konkurenco multe deĵoras;
tial plej ofte estas facile trovi taksion.
Eblas mansvinge voki preterpasantan taksion, eniri ĝin
ĉe taksi-haltejo aŭ telefone voki ĝin.
La prezoj konsistas el komenca kotizo, laŭdistanca kotizo
por veturado kaj laŭtempa kotizo por starado.
Ekzemplo: En 2004 veturado de la urbocentro al la flughaveno
kostas proksimume € 56,00
(laŭ listo
de www.taxi-muenchen.de).
-
Publika trafiko en la kadro de la
Munkena Trafik-Ligo,
kiu zorgas pri interkonektoj kaj unueca tarifo.
Per unu bileto do eblas uzi plurajn trafikilojn,
veturante al antaŭdifinita celo.
- Trajnoj, precipe la "antaŭurbaj" trajnoj de la sistemo
S-Bahn,
kiu iam apartenis al la federacia fervojo,
sed nun estas organizata de kompanio, en kiu laboras la lando
Bavario.
Ekzistas la linioj S1 – S8 (elektraj) kaj la linio A (dizela).
-
Metroo, funkciigata de la
urbo.
La metroon simbolas la litero "U" (blanka sur blua fono),
kiu signifas ne "urba", sed "Untergrund" (subtera).
Ekzistas la linioj U1 – U8.
-
Tramo, same funkciigata de la urbo.
-
Busoj, en la urbo plejparte funkciigataj de aŭ komisie de la urbo.
En la eksterurba regiono laboras ankaŭ privataj buskompanioj.