Munkenotrafikopublika trafiko → MVV

Publika trafiko en Munkeno: MVV (Munkena Trafik-Ligo)

Je la 28a de majo 1972 la publikaj amas-trafikiloj de Munkeno kuniĝis por formi ligon kun unueca tarifo kaj kunordigitaj horaroj. Tiu ĉi ligo nomiĝis Münchner Verkehrs- und Tarif-Verbund . Ĝi iĝis modelo por multaj similaj institucioj.

Jen kruda priskribo de la trafik- kaj tarif-sistemo, sen ajna garantio (stato: 2006-01-01):

La trafikiloj

La tarifa areo de MVV ampleksas ne nur la urbon, sed ankaŭ la ĉirkaŭan regionon ĝis distanco de kelkdek kilometroj. Per MVV-bileto eblas en tiu areo uzi jenajn trafikilojn:

Tarifo kaj biletoj

La areo de la Munkena Trafik-Ligo (MVV) estas dividita al kvar ringoj, blanka, verda, flava kaj ruĝa. La blanka (interne) egalas proksimume al la urbo Munkeno. Ĉiu ringo estas tarifa "zono". Ringoj, kiujn oni traveturas dufoje, necesas ankaŭ pagi dufoje; sed maksimume oni pagas por kvar ringoj dum unu veturado.

Por vizitantoj de la urbo interesas plejparte tri specoj de biletoj (stato: 2006-01-01). Ĉiujn necesas tempo-stampi komence de la veturado. La stampiloj estas en bulaj kestoj kun nigra litero "E" sur flava fono; ĉe tramoj kaj busoj ili estas en la veturilo, ĉe rapidfervojoj (S-Bahn, U-Bahn) enire al la kajoj.