(La tradukinto:) Mi bedaŭrinde ne havas la tempon por regule aktualigi la "aktualaĵojn" pri la KZ-memorejo. Vi trovas ilin, foje en pluraj lingvoj, ĉe la oficiala TTT-ejo.


25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

28-a de julio ĝis 10-a de aŭgusto 2007

De 1983 en Dachau ĉiusomere okazas Internacia Junulara Renkontiĝo. Ĝi estis fondita de junaj homoj el Dachau kaj ties ĉirkaŭaĵo. Dum la renkontiĝo junuloj el diversaj landoj okupiĝas pri la historio de la koncentrejo Dachau, la naziismo kaj pri nunaj formoj de malintegrado, rasismo kaj diskriminacio. En la loko de la iama koncentrejo ili kune serĉas respondojn al demandoj de estinteco, estanteco kaj estonteco.

Krome estas varia programo por interesitaj gastoj. [legu pli]


antaŭvido de la konstruota centro

Nov-konstruado de domo por vizitantoj

La koncentreja memorejo Dachau estas jare vizitata de ĉirkaŭ 700.000 personoj el la tuta mondo. Por tiu alta nombro da vizitantoj necesas serva oferto adekvata al la bezonoj de la vizitantoj. Tial estas planate konstrui domon por vizitantoj... [pli]



Artikoloj de 2001 – 2006: